Skota Nacia Galerio de Moderna Arto | |||
---|---|---|---|
Scottish National Gallery of Modern Art | |||
![]() | |||
![]() ![]() | |||
arta muzeo nacia muzeo ![]() | |||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||
Situo | Urbo Edinburgo | ||
Adreso | 75 Belford Road | ||
Arkitekto(j) | William Burn vd | ||
Estiĝo | 1960 | ||
Koordinatoj | 55° 57′ 2″ N, 3° 13′ 39″ U (mapo)55.9506-3.22746Koordinatoj: 55° 57′ 2″ N, 3° 13′ 39″ U (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 457 655 (2015) ![]() | ||
Parto de | Nacia Galeriaro de Skotlando vd | ||
Retpaĝo | https://www.nationalgalleries.org/visit/scottish-national-gallery-modern-art | ||
La Skota Nacia Galerio de Moderna Arto (angle Scottish National Gallery of Modern Art) estas moderna arta muzeo situanta en Edinburgo, Skotlando. La galerio formas parton de la Naciaj Galerioj de Skotlando.
En 2019, la Skota Nacia Galerio de Moderna Arto estis vizitita de ĉirkaŭ 508 000 homoj. En 2023 la nombro da vizitantoj estis proksimume 308 000 homoj.
La muzeo malfermiĝis en 1960 en Inverleith House [1] en la Reĝaj Ĝardenoj. En 1980 la muzeo translokiĝis al la nuna novklasika konstruaĵo. La konstruaĵo estis konstruita fare de William Burn inter 1825 kaj 1828 por John Watson's Hospital [2]. Antaŭ la muzeokonstruaĵo estas skulptaĵĝardeno kun verkoj de Henry Moore, Rachel Whiteread, Tony Cragg kaj Barbara Hepworth. La verko "Landform" de Charles Jencks estas integrita en la gazonon antaŭ la muzeo. La muzeo ekspozicias verkojn de Pablo Picasso, Georges Braque, Piet Mondrian, Ben Nicholson, Henri Matisse, Andy Warhol, Roy Lichtenstein, La Skotaj Koloristoj, Peter Howson, Levannah Harris, Francis Bacon, Lucian Freud same kiel artaĵojn en la kubisma stilo kaj la galerio montras verkojn Arton el Francio kaj Rusio de la komenco de la 20-a jarcento.
En 2012, Naciaj Galerioj de Skotlando travivis remarkigo kaj la du galerioj ĉe Belford Road estis renomita Modern One (Moderna Unu) kaj Modern Two (Moderna Du) [3][4].
z