Slovenská Ľupča

Koordinatoj: 48° 44′ 39″ N 19° 14′ 47″ O / 48.74417 °N, 19.24639 °O / 48.74417; 19.24639 (mapo)
Slovenská Ľupča
hungare: Zólyomlipcse, germane: Windischlipsch
municipo
Vidoi al Slovenská Ľupča
Oficiala nomo: Slovenská Ľupča
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Banská Bystrica
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaroj Granda Fatro, Malaltaj Tatroj
Memorindaĵo Ľupčany burgo
Situo Slovenská Ľupča
 - alteco 378 m s. m.
 - koordinatoj 48° 44′ 39″ N 19° 14′ 47″ O / 48.74417 °N, 19.24639 °O / 48.74417; 19.24639 (mapo)
Areo 32,32 km² (3 232 ha)
Loĝantaro 3 241 (31.12.2010)
Denseco 100,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1250
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 976 13
Telefona antaŭkodo +421 48
Aŭtokodoj BB
NUTS 509001
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Slovenská Ľupča
Retpaĝo: slovenskalupca.sk
Portalo pri Slovakio
Burgo Ľupčany
Vilaĝdomo de Slovenská Ľupča
Uzino pri medikamentoj en Slovenská Ľupča
Kolono pri Maria en Slovenská Ľupča

Slovenská Ľupča, hungare Zólyomlipcse, [zOjomlipĉe], germane Windischlipsch estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historiaj loknomoj estis slovake ĝis 1927 „Zvolenská Ľupča“; germane Slowakisch Liptsch; hungare ĝis 1882 Tótlipcse (aŭ pli simple Lipcse).

Slovenská Ľupča situas laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Brezno-Banská Bystrica. La lasta urbo troviĝas je 10 km.

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1250 en formo "Lypcsa". La setlejo formiĝis parte apud la fortikaĵo kaj apud la monaĥejo. Inter 1306-1314 Mateo Csák havis la fortikaĵon. La vilaĝo urbiĝis en 1340, kiel grava minista urbo. La privilegioj estis liberaj voĉdonadoj pri juĝisto kaj pastro, bazarado kaj sendoganeco. En la 1440-aj jaroj la husanoj dominadis tie. En 1679 pro pesto 700 loĝantoj mortis. En 1697 paperofarejo ekfunkciis. En 1828 loĝis tie 1301 urbanoj en 180 domoj. Post jardekoj la urbo perdis sian rangon, tamen diversaj uzinoj fondiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zólyomlipcse 1754 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

• luterana novgotika preĝejo de 1874 • fortikaĵo (hodiaŭ ruina) sur montopinto 375 m-ojn alta, • burgo aǔ kastelo , nun en posedo de fero-fabriko Podbrezová • monaĥejo – nun lapidario (arkeologia parko - bildo mankas) • romkatolika gotika templo de La plej Santa Triuno ( sur fotografaĵo, c̑irkaǔ 1370 ), en 1615 renesanciĝis • urbodomo de 1659 • kolono pri Maria el la 18-a jarcento memore al la pesto (bildo) • tilio memore al Matiaso Korvinus

En la iama Lipcse mortis hungara palatino Ferenc Wesselényi.

Ĝemelkomunumoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]