Snowy White | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Terence Charles White |
Aliaj nomoj | Snowy White |
Naskiĝo | 3-an de marto 1948 (76-jaraĝa) en Barnstaple |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro gitaristo diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.snowywhite.com/ |
Snowy White (nasknome Terence Charles White), naskiĝinta la 3-an de marto 1948 en Barnstaple, Devon, estas angla roka gitaristo. Fine de la 1970-aj jaroj, li partoprenis en la du turneoj kun la grupo Pink Floyd antaŭ anstataŭi Gary Moore en la ŝtonroka grupo Thin Lizzy. Li poste karieris propranome aŭ kun la grupoj "The Blues Agency" kaj "White Flames". Li atingis sukceson en 1983 per la modkanto Bird of paradise el sia unua soloa albumo.