Nuda suno | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sole nudo |
Produktadlando | Italio kaj Brazilo |
Originala lingvo | itala kaj portugala |
Kina aperdato | 30-a de oktobro 1984 |
Daŭro | 107 minutoj |
Ĝenro | Romantika komedio |
Reĝisoro(j) | Tonino Cervi |
Scenaro | Tonino Cervi, Riccardo Aragno |
Loko de rakonto | Italio • Brazilo |
Ĉefrolantoj | Paolo Bonacelli Tânia Alves David Brandon |
IMDb | |
Sole nudo (Nuda suno) estas itala-brazila filmo de Tonino Cervi aperinta en 1944.
Luca Adami, persekutata de financaj problemoj, forfuĝas el Romo danke al la helpo de amiko kiu alvenas al Rio-de-Ĵanejro, kie lin trafos pluraj misaventuroj.
Senespera, li volas sinmortigi, sed li renkontas belan junulinon el la faveloj kiu fariĝos lia gvidantino tra la urbo kaj malkovrigos al li la plej nekonatajn stratetojn kaj lokojn. Tiel, kaj ankaŭ danke al la helpo de la mistera kelnero de la hotelo, li renaskiĝos.
La filmo finiĝas frumatene sur la plaĝo de Copacabana per sensuala danco ĉe la marbordo.