Somotor | |
hungare: Szomotor | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Somotor | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Trebišov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Ebenaĵo | Orientslovaka ebenaĵo |
Riveroj | Bodrog, Somotorský kanál |
Situo | Somotor |
- alteco | 98 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 23′ 58″ N 21° 48′ 31″ O / 48.39944 °N, 21.80861 °O (mapo) |
Areo | 16,309379 km² (1 630,938 ha) |
Loĝantaro | 1 645 (31.12.2008) |
Denseco | 100,86 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1214 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 076 35 |
Telefona antaŭkodo | +421-56 |
Aŭtokodoj | TV |
NUTS | 543772 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Somotor | |
Retpaĝo: www.somotor.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Somotor (hungare Szomotor) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Iamaj vilaĝoj Nová Vieska pri Bodrogu kaj Véč apartenas al la municipo.
Somotor situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Slovenské Nové Mesto. Kráľovský Chlmec troviĝas 15 km.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1263 en formo "Zomotor". La kampoj tiam apartenis al fortikaĵo de Zemplen. En 1910 loĝis en Szomotor 640 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Szomotor apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Kráľovský Chlmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Szomotor rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1943 Véč aliĝis al Szomotor kaj la nova nomo estis Szomotorvécs. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Somotor 1679 da homoj, (1162 hungaroj, 443 slovakoj, 28 ciganoj, 3 rutenoj).
|