Sopronhorpács [ŝopronhorpaĉ] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron.
Sopronhorpács situas laŭ la flankovojo inter Fertőszentmiklós kaj Kőszeg.
La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko, ferepoko, poste alvenis laŭvice keltoj, romianoj kaj hunoj. En 1241 pro la mongola invado en Hungarujo la loko senhomiĝis, poste alvenis bavaroj. Memstara vilaĝo Lédec en 1933 aliĝis al Sopronhorpács.
Vidindaĵoj estas la romanika katolika preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Sopronhorpács), kiu baldaŭ barokiĝis, krome Kastelo de Széchenyi (Sopronhorpács) kune kun parko, kie troviĝas maloftaj kreskaĵoj.
Naskiĝis en la iama Horpács:
Naskiĝis en Sopronhorpács arkitekto János Sedlmayr