Sotillo de las Palomas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montaro de San Vicente | ||
Poŝtkodo | 45635 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ángel Corrochano Solana | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 217 (2011) | ||
Loĝdenso | 11,42 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 6′ N, 4° 50′ U (mapo)40.105277777778-4.8263888888889Koordinatoj: 40° 6′ N, 4° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 563 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sotillo de las Palomas [+] | |||
Sotillo de las Palomas [sotIjo] (Sotillo de las Palomas) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝanto nomiĝas Sotillano. La censita populacio en 2011 estis de 217 loĝantoj kaj la denseco estas de 11,42 loĝ/km².
Sotillo de las Palomas estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 563 m; je 95 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°6′19″ N 4°49′35″ Ok.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Ĝi formis parton de la senjorlando markisa de Navamorcuende, unue kiel sendependa loko de la vilaĝo tiunoma kaj poste, jam liberigita el tiu jurisdikcio, kiel vilaĝo de la menciita markislando. Okupita la teritorio fare de kavaliroj de la Konsilantaro de Ávila, resti aligita al tiu diocezo; kaj dependis administre el tiu urbo, tra la markislando de Navamorcuende. La unua klopodo sendependigi okazis en 1545 kiam la urbestro Johano Montero rajtigas du lokanojn por jurkonflikti kontraŭ la senjoro feŭda, Henriko Dávila, cele atingi permeson por espluati la komunajn kverkarbaron, vitejon kaj kamparon. En 1546 la konsilantaro de Vajadolido rajtigas la lokanojn de El Sotillo. En la 17-a jarcento ekdisiĝas la plej loĝataj kernoj kiaj tiuj de Almendral de la Cañada kaj Buenaventura. En 1671, pro malapero de la lokoj de Parraces kaj La Calera kies populacio venas al la ĉefa kerno, en 1692 oni akiris la kategorion de vilaĝo kun propra jurisdikcio.
Meze de la 20-a jarcento la vilaĝo havis 654 loĝantojn, sed ekde tiam pro elmigrado la populacio trioniĝis en tri jardekoj.