Stanisław Skalski, 1943Stanisław Skalski kun Arthur Coningham (RAF-oficiro / de La Royal Air Force (RAF, eo: Reĝa Aerarmeo) (maldekstra sur la foto) kaj Generalo Kazimierz Sosnkowski (dekstra sur la foto)La tombo de Stanisław Skalski, en la militista parto de la Tombejo Powązki en Varsovio, (Pollando), 30 julio 2006La memor-tabulo de Stanisław Skalski sur la domo en kiu li loĝis post la Dua Mondmilito, ĉe la aleo Wyzwolenia n-ro 10 en VarsovioLa memor-tabulo de Stanisław Skalski en VroclavoLa portreto de Stanislaw Skalski sur la vosto de milit-aviadilo "MIG-29", (2016)
Stanisław Skalski batalis septembre 1939, kiel komandanto en la 142-a Ĉasaviadila Skadro. De aŭtuno 1940 batalis en Anglio partoprenante interalie en la aera batalo de Anglio. Komandanto de pluraj skadroj, de la Diviziono n-ro 317, ankaŭ en Tunizio kaj Malto. Oficiale oni atribuis al li pafan alterigon de 18 kaj 11/12 da aviadiloj kun 2 probablaj. Revenis al Pollando en 1947, kie estis akuzita pri perfido fare de stalinisma regopovo kaj kondamnita al mortpuno; la verdikton oni ŝanĝis al vivdaŭra malliberigo([1]). En 1956 estis rehabilita. Aŭtoro de rememoroj pri la septembra kampanjo: Czarne krzyże nad Polską (Nigraj krucoj super Polujo), eldonitaj en 1957.
En 2007 aperis biografio de la generalo verkita de Katarzyna Ochabska, en 2008 reĝisorita de Agnieszka Bujas filmo Żyłem, jak chciałem (Mi vivis, kiel mi volis) rakontanta pri la sortoj de Stanisław Skalski. De la 7-a de oktobro 2010 estas stratpatrono en varsovia kvartalo Gocław.
Jerzy Bogdan Cynk, History Of The Polish Air Force 1918-1968. UK: Osprey Publications, 1972.
Jan Koniarek Polish Air Force 1939-1945. Carrollton, TX: Squadron/Signal Publications, Inc.,1994. ISBN 0-89747-324-8.
Franciszek Kornicki, Polish Air Force- Chronicle of Main Events. UK: Polish Air Force Association of Great Britain, 1993.
Mieczyslaw Lisiewicz, (Translated from the Polish by Ann Maitland-Chuwen). Destiny can wait - The Polish Air Force in the Second World War. London: Heinemann, 1949.
Adam Zamoyski, The Forgotten Few: The Polish Air Force in The Second World War. UK: Leo Cooper Ltd., 2004. ISBN 1-84415-090-9.
Franciszek Grabowski, Gen. bryg. pil. Stanisław Skalski, en: "Militaria i Fakty", 2/2005
Krzysztof Janowicz, Stanisław Skalski, en: Militaria XX Wieku, 2004