Stanisław Swianiewicz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stanisław Swianiewicz | |||||
Naskiĝo | 7-an de novembro 1899 en Daugavpils | ||||
Morto | 22-an de majo 1997 (97-jaraĝa) en Londono | ||||
Tombo | Halifakso vd | ||||
Lingvoj | pola • rusa • germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Dua Pola Respubliko Kanado vd | ||||
Alma mater | Universitato Vilno Moskva Ŝtata Universitato vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Olimpia Swianiewiczowa (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto juristo historiisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Internaciaj rilatoj, ekonomiko, historio, juro kaj politika scienco vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Stanisław SWIANIEWICZ (naskiĝis la 7-an de novembro 1899 en Daugavpils, mortis la 22-an de majo 1997 en Londono) estis pola ekonomikisto kaj historiisto, unu el la kelkaj postvivantoj kaj okulatestantoj de la masakro de Katin.
Li devenis de patriota, intelektul-nobela pola familio – lia praavo estis ekzekutita post novembra ribelo, avo kub frato partoprenis en januara ribelo, la gepatroj estis edukitaj kun alta socia pozicio – la patro, fervoja inĝeniero estis estro de la fervojlinio Dyneburg-Orzeł, la patrino finis lernejon por nobelulinoj en Vilno en Litovio kun la lingvo germana. De infaneco li regis tri lingvojn: la polan, rusan kaj germanan. Kiel la homo de limteritorio kaj de orientaj limteritorioj havis bonvoleman rilaton al la rusa nacio kaj kulturo, kio de certa tempo igis lian naivan rilaton al tiutempaj sovetiaj regopovoj.
Li finis mezlernejon en Centra Rusio en Orle kaj poste studis ĉe Moskva Universitato en Jura Fakultato tiutempe ampleksanta tuton de la sociaj sciencoj kun ekonomiko. Lige al la eventoj de la 1917 li forlasis Moskvon. Jam pli frue ligita al sendependiga movado iĝis en 1919 komandanto de Pola Armigita Organizo en Livonio kaj post atingo de Vilno partoprenis en bataloj kun bolŝevikoj. De majo 1920 aliĝis al taĉmento , kiu oktobre partoprenis t.n. ribelon organizitan de generalo Lucjan Żeligowski. Kavaliro de Batal-Kruco.
Malgraŭ sia aĝo kaj scienca grado, konsiderata de ŝtataj potencoj preskaŭ germano, la 2-an de aŭgusto 1939 ricevis sciigon pri soldatigo kun aldelego al la unua frontlinio. Kontraŭstaris la invadon de germana kaj rusa armeoj kaj post batalo de Krasnobród kaj provo transiri direkte al hungara limo kune kun postrestintaj taĉmentanoj estis malliberigita de Ruĝa Armeo. Pere de transira koncentrejo en Putivl ektroviĝis en Kozelsk. Tre rapide orientiĝis, ke tio estis eneketesplora koncentrejo, en kiu por bezonoj de NKVD sub komando de generalo-majoro – plej verŝajne tio estis Vasilij Zarubin (Василий Михайлович Зарубин), laboristo de diversaj strukturoj de spionagentejo, posta rezidento de sovetia spionagentejo en Usono – ĉiu internigito estis aparte enketata. La 29-an de aprilo 1940 kune kun aliaj militkaptitoj li estis forveturigita per prizona trajno de Kozelsk al stacio Gnezdovo apud Katin, kie neatendite estis retirigita de plua transportado kaj restinta en la trajno dum aliajn oficirojn oni forkondukis. Tra malgranda trueto sub plafono de la vagono li rigardis kiel forkondukitojn oni lokigis en aŭtobusoj kun fenestroj farbitaj de kalko kaj forveturigis en nekonata celo. Estas rimarkinde ke ankoraŭ longan tempon post la eventoj en la stacidomo Gnezdovo li ne akceptis eblecon de amasa murdado de siaj kamaradoj.