Stefan Meyer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1872 en Vieno |
Morto | 29-an de decembro 1949 (77-jaraĝa) en Bad Ischl |
Tombo | Bad Ischl Friedhof (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto nuklea fizikisto |
Stefan MEYER (27a de aprilo 1872 – 29a de decembro 1949) estis fizikisto de Aŭstrio engaĝiĝinta en esplorado pri radioaktiveco. Li iĝis direktoro de la Instituto por Radiuma Esplorado en Vieno kaj ricevis la Premion Lieben en 1913 pro sia esplorado pri radiumo.[1] Li estis frato de Hans Leopold Meyer kiu same ricevis la Premion Lieben.[2][3]
Stefan Meyer estis direktoro de la Instituto por Radiuma Esplorado el ties malfermo en 1910 ĝis 1938 pro la Anschluss, ĉar li estis juda. Post la Dua Mondmilito li revenis al la posteno. Dume, li ne suferis persekutadon, danke al protekto de konatuloj, sed lia frato Hans Leopold, same kemiisto, suferis areston, malliberigon en la koncentrejon Terezín, kie li estis mortigita.