Stefan Ossowiecki

Stefan Ossowiecki
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1877 (1877-01-01)
en Moskvo
Morto 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (67-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj pola
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Teknologio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero
kemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Stefan OSSOWIECKI (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1877 en Moskvo, mortis la 5-an de aŭgusto 1944 en Varsovio) - pola inĝeniero okupiĝanta pri paranormalaj fenomenoj, klarvidanto. En Sankt-Peterburgo finis inĝenierajn studojn. Verkis libron Świat mego ducha i wizje przyszłości (La mondo de mia spirito kaj vizioj de estonteco).

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Stefan Ossowiecki

Lia patro estis pola nobelo el la regiono de Mahiljoŭ, inĝeniero kaj inventisto, asistanto de Dmitrij Mendelejev, proprietulo de grandaj kemiaj establoj. Lia patno Bona Newelin-Nowohońska devenis de Distrikto Kaunas. Stefan havis kvinon de gefratoj, du fratinojn (Wiktoria kaj Wanda) kaj tri fratojn (Stanisław, Henryk kaj Eugeniusz).

En 1917 Stefan Ossowiecki estis malliberigita de bolŝevikoj kaj kondamnita al morto. Post ses monatoj la ekzekuto estis haltigita danke’ al favora interveno de altranga oficisto, kolego de junaĝo. Ossowiecki estis senigita de sia bieno kaj translokiĝis al Varsovio, kie laboris kiel oficisto. Estis dufoje edziĝanta, tamen ne havis infanojn.

Pereis en la varsovia insurekcio – plej verŝajne murdita de gestapo la 5-an de aŭgusto 1944 dum unu el amasaj ekzekutoj farataj en ruinoj de la Ĝenerala Inspektorejo de Armitaj Fortoj (Aleje Ujazdowskie 3/5). Lia tombo en Tombejo Powązki en Varsovio estas simbola, ĉar la kadavro ne estis trovita.

Paranormalaj kapabloj

[redakti | redakti fonton]

Laŭ Ossowiecki mem kaj lia ĉirkaŭantaro li posedis sekvajn kapablojn:

Liaj kapabloj disvolviĝadis laŭgrade: en la aĝo de 14 jaroj rimarkis ĉe si telepatian ricevon de pensoj, dum studado manifestiĝis kapabloj de klarvidado kaj telekinezo. En la aĝo de 35 jaroj postrestis nur klarvido kaj bilokacio. Homo, kiu malkovris liajn kapablojn kaj instruis al li teknikojn de ilia evoluo estis Worobiej, la juda kabalisto.

Seancoj kun Ossowiecki ĝuis grandan popularecon. Ĉeestis ilin konataj personecoj: Ignacy PaderewskiJózef Piłsudski. Pri liaj kapabloj interesiĝis ankaŭ Karol Szymanowski, Kazimierz Sosnkowski, Juliusz Osterwa. Psikometriajn seancojn de Ossendowski ekuzis Jeremi Wasiutyński, pretigante sian monografion pri Koperniko, kio elvokis grandan kritikon pro apliko de nescienca metodo. Stefan Ossowiecki apogante sin je tiu metodo lekciis en la Instituto de Arkeologio de la Varsovia Universitato tezojn pri antaŭhistoriaj vivoformoj. Unu el fakuloj esplorantan liajn kapablojn estis profesoro Charles Robert Richet – laŭreato de Nobel-premio.

Stefan Ossowiecki parte antaŭdiris sian morton, ĉar informis amikojn, ke kiam mortos oni ne trovos lian korpon. Maje 1939 antaŭdiris ke tiujare ne eksplodos la milito kaj Pollando konservos bonajn rilatojn kun Italio. La 1-an de septembro eksplodis la 2-a mondmilito.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Mary Rose Barrington, Ian Stevenson, Zofia Weaver, A World in a Grain of Sand: The Clairvoyance of Stefan Ossowiecki, Jefferson, NC, and London, McFarland & Company, 2005, p. 189, ISBN 0-7864-2112-6
  • Krzysztof Boruń, Katarzyna Boruń-Jagodzińska, Ossowiecki – zagadki jasnowidzenia (Ossowiecki – enigmoj de klarvidado), Wydawnictwo Epoka, Warszawa 1990, p. 288 ISBN 83-85021-36-1
  • Jerzy Kubiatowski, Ossowiecki Stefan (1887-1944) en: Polski Słownik Biograficzny, volumo 24, p. 431-433