Stephen SONDHEIM (22-an de marto 1930 en Novjorko - 26-an de novembro 2021 en Roxbury) estis usona muzikala komponisto kaj -tekstverkisto. Li rikoltis unu Oskar-premion, plurajn Toni-premiojn (9), plurajn Grammy Awards kaj Premion Pulitzer.
Sondheim alkreskis post la eksgeedziĝo de siaj gepatroj sur bieno en Pensilvanio. Ekde la sepa vivjaro li lernis pianludon. En la aĝo de dek jaroj li amikiĝis kun Jimmy Hammerstein, filo de Oscar Hammerstein. Post kiam Sondheim estis verkinta spektaklon por lerneja prezentado, li montris la koncepton al Oscar Hammerstein. Kvankam la reago de Hammerstein pri tio estis kritika, li ekkonis la kapablon de Sondheim kaj instruis al li la principojn de muzikalo. Por ekzercado li rekomendis al li verki kvar diversajn pecojn, nome:
Neniu el ĉi tiuj „laŭmendaj“ muzikaloj estis profesie produktata, High Tor kaj Mary Poppins ĉefe pro tio, ĉar la rajtoposedantoj de la originalaj verkoj rifuzis la permeson. Sed Sondheim lernis per la diskuto kun la muzikala spertulo pli multan pri la verkado de muzikaloj ol li povintus lerni per la studo de la tuta muzikalliteraturo.
Sondheim studis ĉe komponisto Milton Babbitt. En 1950 li finis sian edukadon ĉe Altlernejo Williams en Williamstown (Masaĉuseco) per Granda Laŭdo.
En 1954 li verkis la muzikon kaj tekston por la muzikalo Saturday Night, kiu sursceniĝis tamen en Brodvejo neniam, kaj ĉe Bridewell Theatre je Londono nur en 1997.
En la aĝo de 25 Sondheim verkis la tekstojn por West Side Story de Leonard Bernstein kaj en 1959 tiujn por Gypsy de Jule Styne. Ambaŭkaze la libro devenis de Arthur Laurents. En 1962 sursceniĝis A Funny Thing Happened on the Way to the Forum ĉe Brodvejo, la unua muzikalo, por kiu li verkis tekston kaj muzikon. La sekva muzikalo, Anyone Can Whistle, finance fiaskis, fariĝis tamen pli malfrua kultaĵo. Post tio li lastan fojon verkis tekston por alikomponista muzikalo, nome por Do I Hear a Waltz? kun la muziko de Richard Rodgers. Post tio li sin dediĉis al komponado kaj tekstverkado de aro da muzikalo, kiujn la recenzistoj altestimis.
En la aĝo de 40 jaroj Sondheim sin malkaŝis kiel samseksema. Lia vivkunulo pretertempe estis dramisto Peter Jones.[1]
Sondheim apartenas al la muzike plej postulemaj muzikalaj komponistoj entute. La plej multaj el liaj muzikaloj rezignas popularajn, facile kapteblajn melodiojn, tiel ke nur malmultaj kantoj el lia verkaro estas konataj al pli vasta publiko. Karakterizaĵo de lia stilo estas, aranĝi komplikajn muzikajn strukturojn tiel, ke al nesperta aŭskultanto ili ne orelfrapas. Li preferas komplikajn harmoniojn kaj melodiojn, kiuj ne malofte alprenas polifoniajn formojn (ekzemple en la ĥoraĵo de kvin kromroluloj en A Little Night Music, kiu funkcias kiel iaspeca „greka ĥoro“). Kiel modelulo por tiu komponmaniero li nomis Johann Sebastian Bach. (Iam li asertis aŭdi nenion alian.)
Lia verŝajne plej grava verko estas Sunday in the Park with George. Ĝi imitas la punktisman pentrostilon de Georges Seurat per kromataj stakato-motivoj. Samtempe Sunday in the Park with George ankaŭ estas biografia verko, je kio Sondheim temigas siajn literaturajn kaj muzikajn vidpunktojn.[2]
Se ne alimaniere notite, teksto kaj muziko devenas de Stephen Sondheim.