Sukabumi | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Indonezio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 320 970 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 629 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 6° 56′ S, 106° 55′ O (mapo)-6.9320004106.9185638Koordinatoj: 6° 56′ S, 106° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 584 m [+] | ||||
Areo | 48,42 km² (4 842 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sukabumi [+] | |||||
Sukabumi (indonezie Kota Sukabumi) estas urbego en Indonezio, en la ĉefa insulo Javo, en provinco Okcidenta Javo. Sukabumi havas sep distriktojn.
Sukabumi situas en okcidenta parto de la insulo for de marbordo. Provinca ĉefurbo Bandungo troviĝas 76, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 84, Tangerang 90, Serang 124, Semarang 386, Jogjakarto 391, Palembang 499, Surabajo 643, Batam 951, Padango 985, Pekanbaru 1027, Makassar 1396, Medano 1485, Banda Aceh 1893 kilometrojn (aere) [1].
La areo ĉirkaŭ Sukabumi jam estis loĝita minimume en la 11-a jarcento. Post jarcentoj la areo apartenis al sultanlando aŭ regno, sed en la 18-a jarcento la Nederlanda Orienthinda Kompanio komencis malfermi kafplantejojn. La fakta fondo de Sukabumi okazis en 1709. La Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj estis sub la britoj en 1811. La loknomo Soekaboemi unue estis uzita en 1815. En la sekvaj nederlandaj koloniaj tempoj Sukabumi estis loko de la kolonia policakademio kaj en 1914 la komunumo ricevis urban statuson en 1914. Japana okupo okazis dum la 2-a mondmilito.
La plej signifaj branĉoj en Sukabumi estas la komerca kaj serva sektoroj. Pluraj grandaj kemiaj kaj nutraĵaj entreprenoj troviĝas ene, ekstere teo- kaj kaŭĉukproduktado.
Al Sukabumi kuras 3 vojoj. Ankaŭ trajno trairas la urbegon.
Loĝantoj de Sukabumi kredas precipe la Islamon.
Sukabumi havas altecan moderan tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2806 mm. Inter majo-oktobro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 23,5 °C kaj varias inter 18-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.