48° 51′ 34″ N 2° 18′ 53″ O / 48.85944444 °N, 2.31472222 °O (mapo)
Supra Kortumo pri Ministroj | |||||
---|---|---|---|---|---|
COUR DE JUSTICE DE LA REPUBLIQUE | |||||
tribunalo institution de l'État français (fr) | |||||
Komenco | 27-a de julio 1993 vd | ||||
Geografia situo | 48° 51′ 34″ N, 2° 18′ 53″ O (mapo)48.8594444444442.3147222222222Koordinatoj: 48° 51′ 34″ N, 2° 18′ 53″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Parizo | ||||
Adreso | 21 rue de Constantine | ||||
| |||||
| |||||
Jura formo | constitutional authority | ||||
Supra Kortumo pri Ministroj (france Cour de justice de la République aŭ CJR) estas franca juĝpovo kompetenta por juĝi malobeojn faritajn de membroj de la registaro dum iliaj oficoj. Ĝi estis kreita per leĝo pri konstitucia revizio de la 27-a de julio 1993 sekve de afero de infektita sango kaj fronte al multiĝo de la politikaj-financaj aferoj fine de la dua prezidenta mandato de François Mitterrand. Antaŭe, la Konstitucio konfidis al Supra Justica Kortumo la taskon juĝi la prezidanton de la Respubliko kaj la membrojn de la registaro.
Statuso kaj atribuoj de Supra Kortumo pri Ministroj estas difinitaj per artikoloj 68-1 kaj 68-2 de la Konstitucio de la Kvina Respubliko, precizigitaj per organiza leĝo de la 23-a de novembro 1993.
En ĝia originala teksto de la konstitucio de la Kvina Respubliko, la prezidanto de la Respubliko respondecas pri agoj faritaj dum sia mandato nur kaze de ŝtatperfido. Li/ŝi povas esti akuzata nur de la du asembleoj ; li/ŝi estas juĝata de la Supra Kortumo pri Prezidento. Ankaŭ la membroj de la registaro estas pune respondecaj pri agoj faritaj dum siaj oficoj kaj kvalifikitaj krimo aŭ delikto kiam ili okazis. Ili do povas esti juĝataj pro ŝtatperfido, sed ankaŭ pro kompliceco kaze de komploto kontraŭ ŝtatsekureco[C 1].
En 1993, konstitucia revizio[1] antaŭvidas ke « la membroj de la registaro estas pune respondecaj pri agoj faritaj dum siaj oficoj kaj kvalifikitaj krimo aŭ delikto kiam ili okazis. Ili estas juĝataj de Supera Kortumo pri Ministroj. »[C 2]
Supra Kortumo pri Ministroj konsistas el dek kvin juĝantoj : dek du elektitaj parlamentanoj, samnombre el Nacia Asembleo kaj el Senato post ĉiu kompleta aŭ parta renovigo de tiuj asembleoj kaj tri sidaj juĝistoj el Kasacia Kortumo, el kiuj unu prezidas Supran Kortumon pri Ministroj[C 3].
|