Svabi | |||
---|---|---|---|
urbo administra teritoria unuo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 115 018 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 7′ N, 72° 28′ O (mapo)34.11666666666772.466666666667Koordinatoj: 34° 7′ N, 72° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 340 m [+] | ||
| |||
| |||
Svabi urdue صوابۍ estas universitata urbego en Pakistano, en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie Svabi estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.
Svabi situas en montetaro proksime al la rivero Induso en norda parto de la lando [2]. Mardan troviĝas 32, la provinca ĉefurbo Peŝavaro 74, Abotabad 109, landa ĉefurbo Islamabado 123, Ravalpindio 132, Fajsalabado 355, Multano 480, Karaĉio 1117 kilometrojn (aere) [3].
La plej menciindaj konkerintoj de Svabi estis la sikoj, inter 1849-1947 la britoj. Ĝis 1988 tiu teritorio apartenis al Mardan, poste estis kreita distrikto por Svabi.
Svabi estas agrikultura urbego, la ĉirkaŭaĵo havas tre bonan grundon. Oni kultivas sukerkanojn, maizojn kaj tabakojn, kiujn oni prilaboras en Svabi.
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
37 292 | 46 344 | 80 157 | 123 412 |
La populacio kreskis preskaŭ trioble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2,3%, simila al la tutlanda mezumo (2,4%).
Al Svabi kuras 3 vojoj, inter ili la plej grava el Mardan. Mankas fervoja kontakto. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Islamabado kaj Peŝavaro, krome loka flughaveno estas en Tarbela.
Svabi situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 22,2 °C, la jara precipitaĵo averaĝe estas ĉirkaŭ 639 mm. Novembro estas la plej seka monato kun 12 mm, dum la plej malseka monato estas aŭgusto, kun averaĝe 137 mm. Junio estas la plej varma monato kun 32,9 °C. La plej malvarma monato en januaro kun 10,2 °C.