Svatý Jan nad Malší (germane Johannesberg) estas municipo troviĝanta en distrikto České Budějovice en Ĉeĥio etnografie ĝi apartenas al Doudlebio. Ĝi troviĝas norde sur Novohrada cismontaro en supermara alteco 614 m sur montosupro de monto Stráž (montopinto 631 m s. m. estas nordoriente de la centro de municipo). Vivas ĉi tie 632 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Římov, Ločenice, Mokrý Lom, Velešín, Besednice, Kaplice kaj Netřebice.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 001 |
---|
1880 | 1 051 |
---|
1890 | 1 015 |
---|
1900 | 1 010 |
---|
1910 | 988 |
---|
1921 | 1 039 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 870 |
---|
1950 | 573 |
---|
1961 | 635 |
---|
1970 | 562 |
---|
1980 | 464 |
---|
1991 | 358 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 375 |
---|
2011 | 532 |
---|
2014 | 539 |
---|
2016 | 553 |
---|
2017 | 551 |
---|
2018 | 562 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 571 |
---|
2020 | 587 |
---|
2021 | 577 |
---|
2022 | 607 |
---|
2023 | 613 |
---|
2024 | 632 |
---|
Municipo Svatý Jan nad Malší konsistas el tri partoj sur tri katastraj teritorioj.
- Chlum (k. t. Chlum nad Malší)
- Sedlce (ankaŭ nomo de k. t.)
- Svatý Jan nad Malší (ankaŭ nomo de k. t.)
Al la municipo apartenas pliaj du setlejoj, kiuj estas registritaj kiel bazaj setlejunuoj: Hrachovy Hory kaj Úlehle-Zahrádky, ambaŭ en k. t. Sedlce.
- Pilgrima preĝejo de sankta Johano Nepomuka
- Kamparanaj domoj n-ro 31, 32, 47 kaj 72 – kulturaj memorindaĵoj
- Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1873, kiun financis Jan Nepomuk Vrzal-Šimek
Partoj de municipo Svatý Jan nad Malší (3) |
---|
|
|