Svojkov | |||
germane Schwoika | |||
municipo | |||
Municipa ofico, poŝto kaj biblioteko
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Svojkov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Česká Lípa | ||
Administra municipo | Nový Bor | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Zakupa montetaro | ||
Situo | Svojkov | ||
- alteco | 362 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 43′ 10″ N 14° 35′ 57″ O / 50.71944 °N, 14.59917 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,44 km² (344 ha) Svojkov | ||
Loĝantaro | 274 (2024) | ||
Denseco | 79,65 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 12-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 471 53 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0511 | ||
NUTS 5 | CZ0511 546283 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Svojkov | |||
Retpaĝo: www.sweb.cz/svojkov | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Svojkov (germane Schwoika) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa en suda cismontaro de Luzacia montaro, oriente de Sloup v Čechách, direkte al Zákupy. Super la municipo elstaras masivo de grejsaj Svojkovaj rokoj. La pejzaĝan dominaĵon norde de Svojkov kreas du montoj de Zakupa montetaro: Tisový vrch (540 m s. m.) kaj Slavíček (535 m s. m.). Vivas ĉi tie 274 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zákupy, Sloup v Čechách, Nový Bor, Česká Lípa kaj Cvikov.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la 12-a jarcento.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 650 |
1880 | 626 |
1890 | 543 |
1900 | 501 |
1910 | 458 |
1921 | 401 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 435 |
1950 | 245 |
1961 | 189 |
1970 | 125 |
1980 | 112 |
1991 | 91 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 101 |
2011 | 187 |
2014 | 226 |
2016 | 237 |
2017 | 246 |
2018 | 245 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 254 |
2020 | 264 |
2021 | 259 |
2022 | 264 |
2023 | 262 |
2024 | 274 |
Dek kvin minutoj de pieda irado direkte al monto Slavíček de restoracio en parto Starý Svojkov ĉe ŝoseo estas Preĝema minejo, kie estas kapelo hakita en roko en la jaro 1836. Antaŭe estis en tiuj ĉi lokoj kapelo ligna, al kiu eliris la unua procesio el Česká Lípa jam en la jaro 1772. La rokan kapelon estis je impulso de grafino Kinská en la jaro 1903 donita aspekto de lurda kaverno eĉ kun la statuo de Virgulino Maria. La vojo al la kapelo kondukas supren tra arbaro kaj ĝi estas bone markita per montriloj.
En la arbaro estas kaŝita ankaŭ roka burgo Svojkov. La vojo al ĝi estas reguligita.
Proksime de Svojkov laŭ ŝoseo al Velenice estas sistemo de kavernoj (inkluzive de Inferaj minejoj reguligitaj por motorciklistoj). La ĉirkaŭajn Svojkovajn rokojn uzas montogrimpistoj por grimpado, estas da ili 32 kaj ili havas malfacilecon de la 1-a ĝis la 10-a grado.