Szegvár [segvAr] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szentes. Szeg signifas angulo inter riverobranĉoj, vár estas fortikaĵo.
Szegvár situas sur ebenaĵo, Tiso preterfluas, laŭ traira flankovojo inter la proksimaj Szentes kaj Mindszent, laŭ fervojo Szolnok-Hódmezővásárhely. Szentes troviĝas je 8 km-oj.
Szegvár estis menciita unuafoje en 1332. Dum la mezepoko la vilaĝo havis kastelon kaj fortikaĵon. La turkoj okupis ilin en 1552. Kastelo el ruinaĵoj de fortikaĵo en 1727 konstruiĝis. Inter 1773-1883 Szegvár estis departementejo de Csongrád (reĝa departemento) kaj iĝis grandvilaĝo ekde 1872.
En Szegvár naskiĝis: