Szentborbás

Szentborbás [sentborbAŝ], kroate Brlobaš estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Barcs.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Szentborbás situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, kiu estas samtempe la kroata landlimo. Barcs troviĝas 23, Szigetvár 28, Pécs 63, Budapeŝto 248 kilometrojn [1][rompita ligilo]. La ĉirkaŭaĵo apartenas al Nacia parko Danubo-Dravo.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1324 laŭ tiama hungara ortografio "Zenthbarrabás". En la 18-a jarcento kroatoj alvenis. Foje pramo trafikas al Kroatio. En Szentborbás migra poŝto servas.

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.iranymagyarorszag.hu