Sônia María Campos BRAGA (Maringá [Maringao], la 8-an de junio 1950), plej bone konata kiel Sônia Braga, prononco: /ˈso.njɐˈbɾa.gɐ/ estas brazil-usona aktorino. Ŝi estas onklino de la same brazila aktorino Alice Braga.
Sonia Braga ekkarieris estante apenaŭ 14-jaraĝa, en la televido de Brazilo. Estante 17-jaraĝa, ŝi eniris en la mondon de teatro kaj estante 19-jaraĝa jam partoprenis en sia unua filmo. Ŝia unua internacia sukceso okazis pro la filmo Dona Flor e Seus Dois Maridos (Dona Flor kaj ŝiaj du edzoj), reĝisorita de Bruno Barreto, kaj adaptita de unu de la plej gravaj verkoj de la brazila verkisto Jorge Amado. En 1983, Barreto reĝisoris ŝin denove kun Marcello Mastroianni en Gabriela laŭ alia romano de Jorge Amado, nome Gabriela, cravo e canela, ludante alian gravan rolulon de Amado.
En 1988 ŝi estis reĝisorita de Robert Redford en The Milagro Beanfield War kaj en 1990 akompanis Clint Eastwood, Charlie Sheen kaj Raúl Juliá en The Rookie, polictema filmo reĝisorita de la propra Eastwood. Denove kun Juliá kaj kun William Hurt ŝi partoprenis en la filmo O Beijo da Mulher Aranha aŭ Kiss of the Spider Woman (La kiso de Araneulino, 1985), de Héctor Babenco, kies ludado havigis al ŝi ŝian unuan nomumon al premioj Ora Globo. En 1989 kaj 1995 ŝi estis denove kandidata al tiuj premioj pro Moon over Parador, de Paul Mazursky, kaj pro The Burning Season, de John Frankenheimer.
En 1996 ŝi revenis al la brazila kino per Tieta de Agreste, laŭ alia romano kaj rolulo de Jorge Amado, kies produktorino ŝi estis. Poste ŝi revenis al Usono kaj en 1998 filmis serieton Four Corners. Krome ŝi partoprenis ankaŭ en la serioj Sex and the City, Law & Orde kaj CSI: Miami, inter aliaj. Poste ŝi vivis jen en Novjorko, jen en Rio-de-Ĵanejro. Sonia Braga estis nomumita, dum sia kariero, al Premioj BAFTA kaj Emmy.
↑ Governo do Estado de São Paulo, Imprensa Oficial do Estado de São Paulo, Coleção Aplauso Cinema Brasil, O Bandido da Luz Vermelha, roteiro e direção Rogério Sganzerlade rete Alirita la 14an de majo 2020.