Sönke Wortmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1959 (65-jaraĝa) en Marl |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Reĝa Kolegio de Arto Universitato de Televido kaj Filmo Munkeno |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo futbalisto filmproduktoro aktoro |
Verkoj | Das Superweib Der bewegte Mann Pope Joan |
Sönke WORTMANN (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1959 en Marl, Nordrejn-Vestfalio) estas germana reĝisoro.
Sönke Wortmann estis la filo de ministo. Post la abiturienta ekzameno li dum tri jaroj vivtenis sin kiel futbalisto, sed li ĉesigis tiun ĉi karieron, ĉar li ne sentis sin sufiĉe talenta por tio.
Dum unu semestro li studis sociologion, ĝis kiam li en la jaro 1984 ekstudis reĝisoradon en Munkeno. Pasiginte ankaŭ ioman tempon en la Londona Royal College of Art, li en 1989 sukcese finis la studadon.
Post kelkaj kurtfilmoj kaj televidproduktaĵoj Sönke Wortmann en 1991 faris sian unuan kino-filmon Allein unter Frauen. Grandan sukceson li gajnis en 1994, per la filmo Der bewegte Mann. Lia plej granda sukceso – laŭ li – estas Das Wunder von Bern (2003), kies centra temo estas futbalo.
Reĝisorado
Produktado