Sălacea [salaĉa] (hungare: Szalacs salaĉ) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Valea lui Mihai. Administre apartenas al ĝi Otomani.
En 1910 ĝi nombris 3709 loĝantojn (hungaroj); en 1992 2 497 (97% hungaroj).
Ĝi estis unue menciita skribe en 1163. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 apartenis al Hungario (Bihar).
- Nándor Balaskó (30-a de aŭgusto 1918 - Tauberbischofsheim, Germanio, 1996): skulptisto.
- József Keresztesi reformita pastro, eklezia muzikkomponisto, taglibristo.
- János Kovács zoologo
- József Lengyel (Tiszaszőlős, 31-a de marto 1770 - Szalacs, 15-a de marto 1822) kalvinana pastro, tradukisto, eklezia verkisto.
- István Rencsik (*14-a de aŭgusto 1958): romia katolika teologo, universitata profesoro.
- István Simay (10-a de julio 1833 – ? ): instruisto, pedagogia publicisto en Arad.
- Imre Szalacsy-Rácz (23-a de novembro 1900 – Debrecen, 26-a de novembro 1956): verkisto.