Tacoronte [takorOnte] estas municipo sur insulo Tenerifo. Ĝi situas norde en la insulo. Ĝia areo estas 30,09 km², ĝia loĝantaro (2005-01-01) estis 22.384.
Ĝia kerno estas la urbo Tacoronte; aliaj vilaĝoj estas Agua García, El Pris, Mesa del Mar, Guayonge, La Caridad, Los Naranjeros, Juan Fernández kaj Santa Catalina.
Tacoronte iam estis finstacio de la tramo de Tenerifo.
|