La provinco Tandjilé - arabe تانجلي - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2025 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 960 900 loĝantoj sur areo de 17 604 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 682 817 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Laï. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Tandjilé Ouest kaj Tandjilé Est.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Ĉado.
|