Tao Yuanming | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de februaro 365 en Lushan City | |
Morto | 21-an de novembro 427 (62-jaraĝa) | |
Lingvoj | ĉina vd | |
Ŝtataneco | Eastern Jin dynasty (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Zhai Shi (en) vd | |
Parencoj | Tao Kan (en) (praavo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tao Yuanming (365–427), konata ankaŭ kiel Tao Qian (Hanyu Pinyin) aŭ T'ao Ch'ien (Wade-Giles), estis ĉina poeto kiu naskiĝis dum la Orienta Jin Dinastio (265-420) aŭ (317-420) kaj mortis dum la Dinastio Liu Song (420-479, Transiro Jin-Song). Tao estis grava poeto de la epoko de la Ses Dinastioj. Tao Yuanming pasigis multon de sia vivo apartigita, kampare, farmante, legante, drinkante, ricevante maloftajn gastojn, kaj verkante poemojn en kiuj li ofte montris la plezurojn kaj malfacilojn de la vivo, same kiel sian decidon retiriĝi el la civila servo.[1] Post pli ol dek jaroj de burokrata vivo, li sentis abomenon al la koruptado de la funkciuloj, rezignis kaj revenis al sia kampara vilaĝo, kie li verkis prie. Oni konas pli ol 120 liaj poemoj, ĉiuj laŭdanta la kamparan vivon, koincide kun la latina temo "Betaus ille".[2]
Laŭlum, en sia artikolo "Ĉina klasika beletro en Esperanto" disvolvigas detalan priskribon de la tuta panoramo de la klasika ĉina literaturo kaj dediĉas laŭdan paragrafon al tiu verkisto.[2]