Tentudía | |
Ŝtato | Hispanio |
Lando | Ekstremaduro |
Provinco | provinco Badaĥozo |
Ĉefurbo | Fuente de Cantos |
Municipoj | 9 |
Areo | 1 287 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
21 048 loĝ. (2015) 16 loĝ./km² |
Tentudía estas komarko de la provinco Badaĥozo en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de Hispanio. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 21 048 loĝantoj sur areo de 1 287 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². Administra centro estas la municipo Fuente de Cantos, kiu estas ankaŭ la plej loĝata vilaĝo de la distrikto kun pli ol 5 000 loĝantoj, dum la dua estas Monesterio kun pli ol 4 000. Ĝi estas triangula, enhavas 9 municipojn kaj 2 malgrandajn municipopartojn, kiuj estas la jenaj:
La komarko Tentudía estis deklarita komarko de la institucioj en la 1970-aj jaroj pere de la Mancomunidad Turística y de Servicios de Tentudía, pro tio ne eblas paroli pri socia unuiĝo de la loĝantaro, ĉar temas ĉefe pri institucia sistemo direkte al komunaj celoj. Per la termino Tentudía oni aludas al io kiun havis komune tiuj vilaĝoj, unuparte la mezepoka ĉeesto de la Ordeno de Santiago kaj duaparte la adoro al la virgulino de Tentudía, situa sur la pinto de la samnoma monto kiu, pro siaj 1 104 metroj, estas la plej alta punkto de la provinco Badaĥozo.