Terry Eagleton | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Terry Eagleton | |||||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1943 (81-jaraĝa) en Salford | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Trinity College vd | ||||
Partio | Socialista laborista partio de Britio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | literaturkritikisto literaturteoriisto verkisto literatursciencisto literaturhistoriisto verkisto de nefikcio universitata instruisto man of letters (en) vd | ||||
Laborkampo | Literatura teorio, literatura kritiko, literaturscienco, nefikcia literaturo kaj scienca literaturo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Terence Francis EAGLETON (1943) estas brita fakulo pri literatura teorio, literatura kritiko, kaj intelektulo.[1][2][3][4] Li estas nun "Distinguished Professor" pri Angla Literaturo en la Universitato de Lancaster.
Eagleton publikigis ĉirkaŭ 40 libroj, sed restas plej bone konata pro Literary Theory: An Introduction (1983), kiu estis vendita en ĉirkaŭ 750 000 ekzempleroj.[5] La verko studis la tiame aperanta literatura teorio de la periodo, kaj argumentas, ke ĉiu literatura teorio estas necese politika. Li estis elstara kritikisto de postmodernismo, publikigante verkojn kiaj The Illusions of Postmodernism (1996) kaj After Theory (2003). Li argumentas, ke influita de postmodernismo, kultura teorio estis erare subtaksante objektivecon kaj etikon. Lia pensaro estas influita de marksismo kaj kristanismo.
Iam "Thomas Warton" Profesoro de angla literaturo en la Universitato de Oksfordo (1992–2001) kaj "John Edward Taylor" Profesoro de Kultura Teorio en la Universitato de Manĉester (2001–2008), Eagleton tenis vizitantajn nomumojn en universitatoj tra la tuta mondo kiel tiuj de Cornell, Duke, Iowa, Melburno, Kolegio Triunuo en Dublino, kaj Yale.[6]
Eagleton faris prelegojn "Terry Lectures" en la Universitato Yale en 2008 kaj la "Gifford Lecture" en la Universitato de Edinburgo en 2010 titolita The God Debate.[7] Li faris en 2010 la "Richard Price Memorial Lecture" en la "Newington Green Unitarian Church", parolante pri "La nova ateismo kaj la milito al la teroro".[8] En 2009, li publikigis libron kiu akompanis liajn prelegojn pri religio, titole Reason, Faith, and Revolution: Reflections on the God Debate.