Tezpur | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 784001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 437 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 2 511 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 37′ N, 92° 47′ O (mapo)26.6292.79Koordinatoj: 26° 37′ N, 92° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 48 m [+] | ||
Areo | 40 km² (4 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tezpur [+] | |||
Tezpur, aŭ Teĝapura, asame: তেজপুৰ estas urbego en orienta Barato, en norda parto de subŝtato Asamo, en Dividaĵo Norda Asamo, kie ĝi estas sidejo de distrikto Sonitpur. La nuna Tezpur estas kultura kaj eduka centro, ankaŭ hejmo de arkeologiaj lokoj.
La loknomo signifas "urbo de sango" en sanskrito. Tio venis el la legendo.
En 2011 Tezpur havis 102 505 (laŭ Germanlingva Vikipedio 75 000) da loĝantoj.
Tezpur situas sur ebenaĵo laŭ Bramaputro en averaĝa alteco de 80 metrojn. Nagoan troviĝas 35, subŝtata sidejo Dispur kun Guvahati po 113, Ĝorhat 144, Ŝilongo 149, Bongaigan 224, Kolkato 636, tutlanda ĉefurbo Delhio 1547, Mumbajo 2213 kilometrojn (aere) [1].
La historio de Tezpur komenciĝis en la 4-a jarcento, ja oni trovis ruinojn ekde tiam. Pluraj dinastioj regis tie kaj la urbo apartenis al pluraj regnoj dum la longa historio. Inter la 7-a kaj la 10-a jarcentoj la loknomo estis Haruppesvera aŭ Hadapervara kiel sidejo. En 1835 la britoj refondis la urbon, same la sidejon. Dum la 2-a mondmilito en Tezpur alvenis multe da rifuĝintoj el Birmo. En 1962 dum la ĉina-barata milito ĉinaj trupoj venis proksime kaj la urbo estis evakuita.
Tezpur estas katolika diocezo. Spite tion la kristanismo estas nur minoritata religio.
En Tezpur la oficiala lingvo estas la asama lingvo. Oni parolas asame (40%), bengale (18%), hindie (11%), krome en pluraj aliaj lingvoj.
En Tezpur 2 universitatoj kaj pluraj altlernejoj funkcias.
En Tezpur jare pluvas averaĝe 1837 mm, en ĉiuj monatoj pluvas sed tre ofte dum musono inter aprilo-oktobro. La temperaturo varias inter 19-29 °C, vintre neniam frostas.
Tezpur havas nur flankan fervojan linion, kiu finiĝas ĉe la urborando. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego, el ili unu transiris la Bramaputron ekde 1987. La enlanda flughaveno funkcias en periferio de la urbego.