The Princess Diaries 2: Royal Engagement | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Princess Diaries 2: Royal Engagement |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 11 aŭg. 2004, 23 sep. 2004 |
Ĝenro | adoleskanteca filmo, komedia filmo, romantika komedio |
Kameraado | Charles Minsky |
Reĝisoro(j) | Garry Marshall |
Produktisto(j) | Whitney Houston • Debra Martin Chase • Mario Iscovich |
Scenaro | Shonda Rhimes |
Loko de rakonto | Eŭropo |
Muziko de | John Debney |
Rolantoj | Anne Hathaway • Julie Andrews • Héctor Elizondo • John Rhys-Davies • Chris Pine • Callum Blue • Heather Matarazzo • Raven-Symoné • Matthew Walker • Tom Poston • Larry Miller • Abigail Breslin • Kathleen Marshall • Caroline Goodall • Joel McCrary • Jon Voight • Spencer Breslin • Scott Marshall • Anna Netrebko • Brian Klugman • Victoria Chalaya • Elinor Donahue • Paul Vogt • Paul Williams |
Produktinta firmao | Walt Disney Pictures Brownhouse Productions Debra Martin Chase Productions |
IMDb | |
The Princess Diaries 2: Royal Engagement (La taglibroj de la princino: Reĝa engaĝiĝo) estas usona amafera komedia filmo de 2004 kaj la sekvaĵo de la filmo de 2001 nome The Princess Diaries. Diference de la unua filmo, tiu ĉi filmo ne estas bazita sur libro.
Plej granda parto de la aktoraro revenis el la unua filmo, inter kiuj Julie Andrews, Anne Hathaway, Héctor Elizondo, Heather Matarazzo, kaj Larry Miller. Garry Marshall revenis al reĝisorado kaj Debra Martin Chase kaj Whitney Houston al produktorado. Novaj roluloj estas Vicgrafo Mabrey (John Rhys-Davies), Lord Nicholas Devereaux (Chris Pine, en sia filmodebuto), kaj Andrew Jacoby (Callum Blue).
La filmo enspezis ĉirkaŭ 134 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde kaj ricevis diferencajn opiniojn el kritikistoj. Oni plenis filmi sekvaĵon.
Mia devas iam iĝi reĝino de Genovio kaj prepariĝi por tio. Tamen tio devas okazi pli tuje ol atendite. Krome, amuzaĵoj kaj grandaj malfacilaĵoj ŝanĝos ŝian vivon porĉiame. Sed, estas problemo: la princinoj de Genovio devas edziniĝi antaŭ povi iĝi reĝinoj, kaj ŝajne, Mia ankoraŭ ne pretas por tio kaj ŝi ne kapablas trovi la veran amon.