Theo Kellner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1899 en Erfurto |
Morto | 26-an de februaro 1969 (69-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto pentristo |
Theo KELLNER (naskiĝinta la 13-a de aprilo 1899 en Erfurto, mortinta la 26-a de februaro 1969 en Frankfurt am Main) estis germana pentristo kaj arkitekto.
Kellner estis disĉiplo de Lyonel Feininger kaj Hans Poelzig, ekde 1926 li estis amiko de la pentristo Charles Crodel. De 1926 ĝis 1931 li laboris en Berlino kaj Erfurto en la t.n. Atelier für Architektur kune kun Felix H. Hinssen kaj Gustav Wirth. Ekde 1932 li havis atelieron kun Fritz Spahr en Erfurto.
Ekde 1933 li membriĝis al Asocio de Germanaj Arkitektoj (germane: Bund Deutscher Architekten, mallongigite: BDA). Ekde 1935 li ĉefe laboris kiel restaŭristo, de post 1945 en kunlaboro kun Karl Tetzner. En 1945 li ankaŭ laboris en Frankfurto ĉe la rekonstruado de la detruita urbo; tien li transloĝiĝis en 1951 kaj eklaboris kun Wilhelm Massing.