Tihamér Margitay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1859 en Jenke (Hungara reĝlando) |
Morto | 23-an de februaro 1922 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 36/2-1-41 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1874–1879) |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto |
Tihamér Margitay [margitai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Margitay Tihamér estis hungara pentristo.
Tihamér Margitay [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1859 en Jenke (Hungara reĝlando, nuntempa Jenkovce en Slovakio), li mortis la 23-an de februaro 1922 en Budapeŝto.
Tihamér Margitay akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1879. Lia ĉefinstruisto estis Bertalan Székely. Helpe de stipendio li daŭris la lernadon en belarta akademio en Munkeno. En 1881 li hejmenvenis kaj ekspoziciis kaj multe pentradis. En 1897 li partoprenis en kolektiva pentrado pri Transilvanio. Li plej ofte pentradis ĝenrojn. Li ricevis 6 premiojn. Li mortigis sin.