Tiny Kahn | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1922 en Nov-Jorko |
Morto | 19-an de aŭgusto 1953 (30-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto ![]() |
Tiny Kahn (fakte Norman Kahn, * 1924 en Novjorko; † 19-an de aŭgusto 1953 samloke) estis usona frapinstrumentisto, komponisto kaj aranĝisto de svingo kaj moderna ĵazo.
Kahn ludis ses jarojn aĝa harmonikon, dekkvinjara frapinstrumentaron kaj kunlaboris je la komenco de sia kariero kun Lester Young fine de 1947 (The Complete Aladdin Recordings of Lester Young), krome ĉe Georgie Auld, Boyd Raeburn kaj Chubby Jackson (en 1949), ĉe Stan Getz (en 1951), ĉe Elliot Lawrence ankaŭ kiel vibrafonisto (en 1953). Krome li aktivis kiel aranĝisto (Over the Rainbow por Charlie Barnet), Tiny's Blues kaj Father Knickerbopper por Chubby Jackson (1949) samkiel Leo the Lion por Woody Herman (1951). Por la ĵazbandego de Chubby Jackson kun Gerry Mulligan li respondecis ankaŭ kiel komponisto de la titloj Sax Appeal, Flying the Coop kaj Why Not. Kahn partoprenis dumpase de sia mallonga kariero ankaŭ sonregistradojn de Serge Chaloff, Al Cohn, Red Rodney, Lester Young, la ĉiustelularo Kai Winding kaj Wardell Gray. Li mortis pro korinfarkto.