Tom Lehrer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1928 (96-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard - matematiko (–1946) Loomis Chaffee School (en) kolegio Harvard Universitato Harvard - Magistro de Artoj (–1947) Horace Mann School (en) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro kantisto universitata instruisto matematikisto pianisto kantotekstisto |
Verkoj | National Brotherhood Week |
Andrew Thomas "Tom" LEHRER (9-a de Aprilo 1928, Novjorko) estas usona kantaŭtoro, satiristo, pianisto kaj matematikisto gradigita en la Universitato de Harvardo kiel magna cum laude estante 19-jaraĝa.
Li prelegis pri matematiko kaj muzikalo en Wellesley College, Harvard, MIT kaj en la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz.
Lehrer estis konata per la kantoj kiujn li registris en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. En tiu epoko li verkis 37 kantojn kiujn li kantis en pli ol 100 spektakloj kio faris lin polemika figuro de kulto de la protestokanto per kiu li satirigis sociajn kaj politikajn aferojn de aktualo, ĉefe kiam li iĝis produktoro de programo de televido That Was the Week That Was.