Tomb Raider 1 | |
---|---|
Disvolvo | Core Design |
Eldoninto | Eidos Interactive |
Distribuo | Steam |
Scenaro | Vicky Arnold |
Muziko | Nathan McCree |
Serio | Tomb Raider |
Sekvita de | Tomb Raider 2 |
Platformo | PlayStation |
Ĝenro | Objektiva pafludo |
Ludomaniero | Unuope |
Regilo | tuŝekrano |
PEGI-klasifiko | PEGI 12 |
ESRB-klasifiko | Teen (Adoleskuloj) |
Tomb Raider 1 estas la unua epizodo de la sagao Tomb Raider kreita de Core Design kaj publikigita en 1996 de Eidos Interactive.
Post la reveno el ekspedicio en Himalajo, Lara Croft estas ekkontankata de Jacqueline Natla, koluzia virino kiu konvinkas Lara-n reakiri misteran manfaritaĵon en Peruo. Tiam Lara ekserĉas unu el la tri pecoj de la antikva Scion, mistika artefakto kun nekredebla povo. Tamen, eltrovinte la eron, la aferoj malfaciliĝas ĉar Lara devas alfronti la sikariojn de Natla.
Krom paŝi, kuri kaj salti, Lara povas plenumi flankajn paŝojn, transkapiĝojn, plonĝi akven kaj naĝi. Cetere Lara havas multajn armilojn: kutime ŝi portas normalajn pistolojn kun senlimaj municioj sed daŭrigante la ludon, oni povas trovi kaj preni pli fortajn armilojn kiel pafilojn, magnum-ojn kaj uzi-ojn, sed je certa momento Lara estos senigita je la armiloj, lasante nedefendata la ludanton, kiu devos retrovi la armilojn. Tiu ĉi situacio multfoje okazas ankaŭ en sekvaj epizodoj.
Krome en Tomb Raider, multenombraj malamikoj kaj mortigaj kaptiloj malfaciligas la ludon: fakte ĉiu nivelo entenas multajn malamikojn kiel danĝerajn bestojn (agresaj hundoj, skorpioj...) aŭ soldatojn. Inter la plej oftaj kaptiloj estas memorindaj la ruliĝantaj pintigitaj buloj, la pintaj pikilegoj kaj la abismoj. Tomb Raider estas ankaŭ plena je enigmoj, kiuj konsistas serĉi ŝlosilojn, tiri levilojn, efektivigi specifajn sinkronigitajn saltojn ktp...
En ĉiu nivelo oni povas eltrovi unu aŭ pli da "sekretoj". Ne estas devige serĉi ilin sed trovante ilin oni povas gajni ankaŭ potencajn rimedojn, kiuj povas simpligi la ludotajn nivelojn.
Natla sendas Lara-n Peruen, kie ŝi eltrovas la enirejon de la perdita tombo de Qualopec kaŝita inter la montoj. La ludanto devas gvidi Lara-n tra perdita urbo renkontante malamikojn kiel lupojn, pipistrelojn, dinosaŭrojn kaj aliajn. Tiuj niveloj havas mezan malfacilecon.
Lara troviĝas en mezepoka monaĥejo. Ĉi tie Lara batalas kontraŭ leonoj, aligatoroj kaj goriloj dume ŝi klopodas trovi la duan pecon de la Scion antaŭ ol alia homo nomata Pierre DuPont, kiu misfortune trovas ĝin antaŭ ol ŝi. Tiuj niveloj havas mezan kaj altan malfacilecon.
Lara Croft sekvas Natla-n kaj ŝiajn lakeojn en malproksima insulo, kie minejaj operacioj parte malkovris la piramodon de Atlantido. La niveloj de Atlantido estas la plej malfacilaj de la ludo.
En 1998 estis kreita ekspansio de la ludo enhavante novajn nivelojn.