Torre de Don Miguel | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10864 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 568 (2009) | ||
Loĝdenso | 40 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 13′ N, 6° 35′ U (mapo)40.2239881-6.5770635Koordinatoj: 40° 13′ N, 6° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 559 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Torre de Don Miguel (Turo de Senjoro Miĥaelo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.
La loĝantoj nomiĝas Torrezneros. La censita populacio en 2009 estis de 568 loĝantoj.
Torre de Don Miguel estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Gata, je altitudo de 559 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 175 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 12 km².
Agrikulturo (olivo kaj oleo), forstado (pinaroj) kaj brutobredado.
Elstara elemento de la popola arkitekturo estas la "balkonoj", malkutimaj ĉar estis partoj de la domoj super la stratoj, kiuj utilis foje por komuniki loĝejojn kaj foje kiel stokejoj kaj friujoj de vino kaj oleo. Multaj domoj havas blazonojn el ŝtono, same kiel la linteloj.
Ekster la vilaĝo staras la jurisdikcia pilorio de gotika stilo, iam estis en la Plaza Mayor.