Torrico | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Campana de Oropesa | ||
Poŝtkodo | 45572 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | David Sánchez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 892 (2011) | ||
Loĝdenso | 26,24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 50′ N, 5° 13′ U (mapo)39.828333333333-5.2233333333333Koordinatoj: 39° 50′ N, 5° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 445 m [+] | ||
Areo | 34 km² (3 400 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrico [+] | |||
Torrico [torIko] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝanto nomiĝas Torriqueño. La censita populacio en 2011 estis de 892 loĝantoj kaj la denseco estas de 26,24 loĝ/km².
Torrico estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 445 m; je 117 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 34 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°49′42″ N 5°13′24″ Ok.
Situanta sur la valo de la rivero Taĵo, disponas el makiso, anzinoj kaj korkokverkoj ĉefe. La klimato estas kontinenta kun tre malvarmaj vintroj kaj tre varmaj someroj.
Agrikulturo kaj brutobredado (ĉefe porkoj) tradicie. Ĝi liveras viandan produktadon al komarka ĉefurbo Talavera de la Reina.
Antaŭ la ekzisto de Torrico, la teritorio estis loĝata de keltoj aŭ keltiberoj, kiel pruvas la trovo de ŝtona skulptaĵo nome "verraco", apartenanta al la nomita "cultura de los verracos". Eble la reloĝigo kristana komencis en la regiono en la dua duono de la 13a jarcento. En la 15a jarcento, Torrico ekdependis, kiel senjorlando, al María de Toledo Quiñones. En 1447, ŝi vendis la senjorlandon al Fernán Álvarez de Toledo, senjoro de Oropesa, kaj Torrico pasis al tiu graflando, formante parton de tis heredaĵo en 1457.
Komence de la 1960-aj jaroj la vilaĝo atingis ĝis 2,139 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado kaj inter duoniĝo kaj trioniĝo ĝis la nunaj ok centoj kaj iom plie.