La Traktato de Gento estis la pactraktato kiu finigis la militon de 1812 inter Usono kaj Granda Britio. Ĝi ekvalidiĝis en Februaro 1815. Ambaŭ flankoj subskribis ĝin la 24an de Decembro, 1814, en la urbo Gento, Unuiĝinta Nederlando (nune en Belgio). Tiu traktato restaŭris rilatojn inter ambaŭ partioj laŭ la status quo ante bellum (antaŭmilita stato) restarigante la antaŭmilitajn limojn de Junio 1812. Usono akiris kelkan teritorion (Mobile) el la Hispana Imperio, sed tio ne estis menciita en la traktato.[1]
La traktato estis aprobita de la Brita Parlamento kaj subskribis ĝin en leĝo fare de la Princa Regento (estonta reĝo Georgo la 4-a) la 30-an de Decembro, 1814. Nur post unu monato la novaĵoj de la traktato alvenis al Usono dum kiu la usonaj fortoj de Andrew Jackson venkis en la Batalo de Novorleano la 8an de Januaro, 1815, kaj la britoj venkis en la Batalo de Fort Bowyer. La traktato ne ekvalidiĝis ĝis la Usona Senato estis konsultita kaj konsentis la ratifon, kio okazis unuanime la 16an de Februaro, 1815.[2] Usona Prezidento James Madison ratifis la traktaton, kaj la ratifoj estis interŝanĝitaj la 17an de Februaro, 1815.[3]