Trebujena | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Lando | Andaluzio | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Kadizo | ||
Departemento | Costa Noroeste (Nordŭesta Marbordo) | ||
Poŝtkodo | 11560 | ||
Retpaĝaro | www.trebujena.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Manuel Cárdenas Moreno (IU) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 015 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 100 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 52′ N, 6° 11′ U (mapo)36.8694758-6.1754543Koordinatoj: 36° 52′ N, 6° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 69 m | ||
Areo | 69 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Trebujena [+] | |||
Trebujena [trebuĤEna] estas municipo en la nordo de la provinco Kadizo, Andaluzio, Hispanio.
En 2005 ĝi havis loĝantaron de 6.893 homoj.
La vilaĝo situas 57 kilometroj norde de provinca ĉefurbo Kadizo. Municipa teritorio limas kun Jerez de la Frontera kaj Sanlúcar de Barrameda en la provinco Kadizo kaj Lebrija en la provinco Sevilo.
Antaŭ la definitiva nomo “Trebujena”, la loko estis konata pere de malsimilaj nomoj: Tarbos, Colobona, Tarbissana, Tarbuxena, Terra Buxena, ĉiuj el ili havas fenican, grekan, latina, araban aŭ kastilian devenon, tio pruvas la antikvan fondiĝon de la vilaĝo. Verŝajne, la vorto “Trebujena” devenas de la nomo de la latina familio Trebecio, al ili apartenis tiuj ter-pecoj, kiuj pro tio ricevis la nomon “Trebeciana”, kun tiu nomo oni trovis kelkajn amforojn por oleo produktitaj en la zono. Kvankam antaŭ la alveno de la romianoj tutcerte jam popoloj dum la Bronza Epoko sidejis en tiu zono, tiel oni eltrovis groton uzata kiel tombejo en tiu epoko. Kiam la islamanoj konkeris la Iberan Duoninsulon ili nomigis la vilaĝon kiel “Tarbaŝana”; en la 12-a jarcento la araba geografo Al-Idrisi menciis en sia verkaro riveran havenon inter Alĥeciro kaj Sevilo, sendube temis pri ĉi tiu urbo.[1]
La fino de la rivero Gvadalkiviro ŝanĝiĝis el la geografia vid-punkto dum la lastaj du mil jaroj. Kiam la romianoj okupis la Iberan Duoninsulon la rivero finiĝis en la Lacus Ligustinus, ne rekte en la Oceanon Atlantikon. Iom post iom, tiu lago sekiĝis kaj la tero okupis tiun lokon. La vilaĝo Trebujena aŭ pli bone dirite, la romia Trebeciana, situis flanke de tiu lago.
En la jaro 1250 la reĝo Ferdinando la 3-a akiris la vilaĝon senlukte, dank’al paca submeto de kelkaj vilaĝoj post la konkero de la Sevila regno-lando en la jaro 1248. La kastilia reĝo Ferdinando la 4-a donacis la vilaĝon al Senjoro de Sanlúcar, vilaĝo el kiu municipe sendependiĝis Trebujena nur en la jaro 1494.
Dum la sekvantaj jarcentoj Trebujena estis tipa ter-kultura vilaĝo kie cerealoj kaj olivoleo estis la ĉefaj produktoj kaj viv-rimedoj. Dum la unua duono de la 20a jarcento ekzistis tie, kaj en apudaj zonoj, forta maldekstrema movado, tiel dum la Hispana Enlanda Milito la persekutado kontraŭ respublikanoj kaj ĝenerale kontraŭ (supozitaj) maldekstruloj estis terura, kun pli ol cent mortpafitoj. Post la milito kaj ĉefe dum la 1060-aj kaj 1970-aj jaroj la enloĝantaro malpliiĝis pro la migrado en industriajn zonojn de Hispanio, ĉefe Madrido kaj Barcelono kaj eĉ al aliaj eŭropaj landoj, kiel Germanio, Belgio kaj Svisio.[2]
La ter-kulturado daŭre estas la ĉefa viv-rimedo de Trebujena, ĉefe ceraloj, oliv-oleo kaj ankaŭ produktado de vino, tie oni rikoltas vin-berojn kiuj poste estos uzataj en Jerezo por ellabori la mondfaman ŝerean vinon.[3]
En 1987 ĉirkaŭ Trebujena Steven Spielberg filmis por Imperio de la Suno ("Empire of Sun").
|