Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trin (stacidomo). |
Trin | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Imboden |
Komunumaro | Trins |
Koordinatoj | 46° 49′ 48″ N 9° 21′ 36″ O / 46.83000 °N, 9.36000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 48″ N 9° 21′ 36″ O / 46.83000 °N, 9.36000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1226 |
Areo | 47,17 km² |
Alteco | 876 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7014 Trin-Dorf, Trin-Digg 7016 Trin-Mulin |
Komunumkodo | 3734 |
Trin estas kaj komunumo de la komunumaro Trins kaj la distrikto Imboden en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1226 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
La komunuma teritorio etendiĝas de la Antaŭa Rejno en sudo sur alteco de 600 m s.m. ĝis al la kulmino de Ringelspitz sur alteco de 3247 m s.m. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Trin-Dorf, Trin-Digg kaj Trin-Mulin.
La komunumo Trin limas en nordo al Pfäfers (SG), en oriento al Tamins, en sudo al Bonaduz, en sudokcidento al Versam, kaj en okcidento al Flims.
Tra Trin pasas la kantona ĉefvojo de Bonaduz tra la Oberalppasejo. La tri vilaĝoj estas senŝarĝataj de la transirtrafiko per ĉirkaŭvetura tunelo. La vilaĝoj estas konektitaj al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Koiro al Ilanz. Sude de Trin-Digg ĉe la bordo de la Antaŭ Rejno ekzistas stacidomo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Koiro al la Oberalppasejo.
Trin apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
La komunumo Trin estis origine romanĉlingva. En la jaro 1880 95,6% de la loĝantaro parolis la romanĉan. Cent jarojn poste en 1980 ankoraŭ 45,55 % parolis la romanĉan, dum la germanan parolis jam 40,96%. Ĝis la lasta popolnombrado en la jaro 2010 la proporcio de la romanĉlingvanoj falis al 19,77%, dum tiu de la germanlingvanoj kreskis al 72,74%. 2,9 % parolis en la jaro 2000 la italan, la resto aliajn lingvojn.
La unua dokumenta mencio de Trin datiĝas el la 12-a jarcento kiel Turunnio.
La fortikaĵo Crap Sogn Barcazi estis laŭ la legendo konstruita de la reĝo Pipono, la patro de Karolo la Granda en la jaro 750 post kristo. En la jaro 1535 la komunumo akceptis la reformacion.
Per la malfermo de la ĉirkaŭvetura tunelo de la kantona ĉefvojo nr-o 19 en la jaro 1995 la tri vilaĝoj de Trin estis liberigita de la transirtrafiko. [1]
|