Tupolev ANT-25 (ruse Туполев АНТ-25, t.e. Андрей Николаевич Туполев-25) estas fama sovetia flugmaŝino projektita kaj konstruita por okazigi distajn flugojn, tial ĝi havis alian nomon - RD (ruse РД t.e. rekordo de povdistanco).
La tutmetala monoplano kun tre longaj flugiloj kaj unu potenca motoro AM-34 (konstrukciisto Aleksandr Mikulin) aperis en 1932 danke al Paŭlo Suĥoj projektista brigadestro, kiun gvidis la ĉefa projektisto Andrej Tupolev. Testis ĝin sur la tero kaj en la ĉielo la ĉef-piloto Miĥail Gromov, kies rekomendoj estis tre gravaj por perfektigo de la aviadilo.
Per ĝi du ŝipanaroj starigis kvar mondajn rekordojn:
Identigo | Datenoj |
---|---|
Konstrujaroj | 1932-1936 |
Konstrukciisto | Andrej Tupolev |
Enverguro | 34,00 m |
Longo | 13,00 m |
Alto | 5,0 m |
Flugila surfaco | 87,10 m² |
Malplena maso | 3784 kg |
Starta maso | 10000 kg |
Motoroj | unu M-34 |
Povumo | 900 ĈP |
Maksimuma rapido | 244 km/h |
Trafika rapido | 165 km/h |
Starta- /surteriĝa vojlongo | |
Flugpinto | 7850 m |
Atingopovo | 10800 km |
Skipo/pasaĝero | 3 |