Tvrdošín | ||
hungare: Turdossin, pole: Twardoszyn, germane: Turdoschin | ||
urbo | ||
Preĝejo de La plej sankta Triunuo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Tvrdošín | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Tvrdošín | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Oravio | |
Riveroj | Oravo, Oravica | |
Situo | Tvrdošín | |
- alteco | 592 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 20′ 13″ N 19° 33′ 01″ O / 49.33694 °N, 19.55028 °O (mapo) | |
Areo | 56,552 km² (5 655,2 ha) | |
Loĝantaro | 9 402 (31.12.2006) | |
Denseco | 166,25 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1265 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 027 44 | |
Telefona antaŭkodo | +421-43 | |
Aŭtokodoj | TS | |
NUTS | 510114 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | ||
Nomo | Lignaj preĝejoj en slovaka parto de Karpatoj | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 2008 (#32) | |
Numero | 1273 | |
Regiono | Eŭropo | |
Kriterioj | iii, iv | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Tvrdošín | ||
Retpaĝo: www.tvrdosin.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Tvrdošín, hungare Turdossin, pole Twardoszyn estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Tvrdošín, kies distriktejo estas. Ĝis 1899 la hungara nomo estis Turdos [turdos].
Tvrdošín situas en valo, ĉe kunfluejoj de rojoj Oravica kaj Orava, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dolný Kubín-Pollando, apud Trstená. La lasta troviĝas 5 km, Dolný Kubín 25 km.
En la hungaraj dokumentoj ĝi aperas unuafoje en 1265 en formo Tourdosina. En 1369 la komunumo iĝis kampurbo kun rajtoj pri foiro kaj dogano. En 1689 pola reĝo Johano Sobieski prirabis la urbon. Poste la urbo iĝis grava komercejo kun manfaristoj. En 1910 en la urbo loĝis 1599 da loĝantoj (1323 slovakoj, 150 hungaroj, 120 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de "Vári". Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Nuntempe estas grava laborloko uzino pri viandaĵo.
En la Iama Turdos naskiĝis hungara meteologiisto Zsigmond Róna.