Tápiószele | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo (2009–) vilaĝo en Hungario (–2009) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2766 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 891 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 159 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 20′ N, 19° 53′ O (mapo)47.33333319.883333Koordinatoj: 47° 20′ N, 19° 53′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 36,99 km² (3 699 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tápiószele [+] | |||
Tápiószele [tApiOsele] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Nagykáta. Tápió estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva, la tuta loknomo signifas: vento de Tápió.
Tápiószele situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo Budapeŝto-Nagykáta-Cegléd, laŭ la fervojo Budapeŝto-Nagykáta-Szolnok inter Újszász kaj Nagykáta. Tiu lasta urbo troviĝas 15, Cegléd 20, Újszász 23, Szolnok 34, Budapeŝto 77 km.
Oni trovis restaĵojn el la neolitiko kaj de skitoj. La unua skriba mencio devenis el 1219. Pro la tataroj kaj turkoj la vilaĝo senhomiĝis, en 1723 refondiĝis. En 1914 vilaĝdomo konstruiĝis. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009.