Tótújfalu, kroate Novo Selo estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Barcs. Újfalu kaj novo selo signifas: nova vilaĝo.
Tótújfalu situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. La preterfluanta Dravo estas la kroata landlimo. Barcs troviĝas 19, Sellye 20, Szigetvár 25 km-ojn.
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1660. Pli frue alvenintaj kroatoj fondis la vilaĝon. Pri la mezepoko restis nur preĝejo. En Tótújfalu migra poŝto servas.