Ube | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | ![]() | ||||
Flago | Blazono | ||||
urbo de Japanio, urbego [+] | |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Jamaguĉi | ||||
Koordinatoj | 33° 57′ N, 131° 15′ O (mapo)33.951583333333131.24672222222Koordinatoj: 33° 57′ N, 131° 15′ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 286,65 km² (28 665 ha) [+] | ||||
Areo | 286,65 km² (28 665 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 162 873 [+] (1-a de marto 2021) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
![]() |
|||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Ube (japane 宇部市) estas urbego en Gubernio Jamaguĉi, en regiono Ĉugokuo, en Japanio sur sudokcidento de ĉefinsulo Honŝu.
En 2023 Ube havis populacion de 159 256
Ube situas sur ebenaĵo kaj montetoj laŭ rivero formante dense loĝitan areon. Ŝimonoseki troviĝas 28, gubernia sidejo Jamaguĉi 34, Kitakjuŝu 41, Fukuoka 86, Hiroŝimo 122, Pusano 240, ĉefurbo Tokio 784 kilometrojn laŭ [1].
Ube estis loĝita jam ekde la konata japana historio. Ĝi estis konata pro karbonminado. La vilaĝo Ube estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj ekhavis urborangon en 1921. Pluraj fuzioj okazis al Ube ekde 1931 en diversaj etapoj. Intertempe en 1945 la urbo estis bombardita, la plej granda centra parto estis detruita.
Ube havas tre industriigitan ekonomion centritan sur peza industrio kaj kemiaĵoj. Pli frue la historia okupiĝo estis produktado de rizoj.
En Ube 2 universitatoj funkcias.
Ube estas ligata al la japana fervoja kaj aŭtovoja retoj, eĉ flughaveno funkcias.
Ube situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 1527 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas, iomete inter marto-septembro pli ofte pluvas.
Ube diskonigas sin kiel "urbo de verdaĵoj, floroj, kaj skulptaĵoj". Aliaj vidindaĵoj estas preĝejoj kaj festivaloj.