Ugrinovci, serbe Угриновци estas vilaĝo en Serbio, en distrikto Beogrado (sed geografie en Srem (regiono)), en municipo de Zemun. La loknomo venis de la mezepoka nomo por hungaroj: "Ugri".
Ugrinovci etendiĝas ĉe Zemun.
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1702. La preĝejo omaĝe al Sankta Georgo konstruiĝis en 1756. La lernejo ekfunkciis en 1761. Ĝis la 20-a jarcento ofte okazis inundoj. Populacio de Ugrinovci konstante kreskis por la lastaj kvar jardekoj. En 2002 vivis en Ugrinovci 7007 serboj (97%), 40 ciganoj kaj aliaj.