Uhlířov | |||
germane Köhlersdorf | |||
municipo | |||
Ĉefa ŝoseo en Uhlířov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Uhlířov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Opava | ||
Administra municipo | Opava | ||
Historia regiono | Moravio respektive Moravia enklavo en Silezio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Situo | Uhlířov | ||
- alteco | 298 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 53′ 49″ N 17° 50′ 28″ O / 49.89694 °N, 17.84111 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,87 km² (387 ha) Uhlířov | ||
Loĝantaro | 404 (2024) | ||
Denseco | 104,39 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1389 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 747 84 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0805 568341 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Uhlířov | |||
Retpaĝo: www.uhlirov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Uhlířov estas vilaĝo en Ĉeĥio etendiĝanta proksimume 7 km sudokcidente de urbo Opava. Vivas ĉi tie 404 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavkov, Otice, Hradec nad Moravicí, Štáblovice kaj Branka u Opavy.
Avantaĝa situo de Uhlířov kaj unikaj arkeologiaj trovitaĵoj el katastro de la vilaĝo atestas pri tio, ke ĉi tie homoj moviĝadis jam en la plej malnovaj tempoj. La unua konservita skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1389, kiam ĝi estis feŭdo de olomouca episkopujo.
La sortoj de la vilaĝo estis mallarĝe kunigita kun najbara Slavkov. Estas verŝajne, ke Uhlířov estiĝis kiel vilaĝeto de Slavkov. Tiun ĉi konjekton, ke la vilaĝo ne estas diference de la ĉirkaŭaj vilaĝoj nomita post nenia fondinto, same kiel fakto, ke ĉi tie ĝis la jaro 1660 ne ekzistis nobela sidejo. La nomo de vilaĝo estas plej verŝajne derivita de lignokarbistoj, kiuj ĉi tie produktis lignan karbon.
Periodo de la dua mondmilito alportis al la vilaĝo grandan suferon. Pereis multe da loĝantoj en koncentrejo kaj dum liberigaj bataloj en 1945. Tiujn ĉi eventojn rememorigas al civitanoj monumento de falintoj en vilaĝa placo, kiu staras sur loko de pli antaŭa kapelo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 284 |
1880 | 285 |
1890 | 337 |
1900 | 341 |
1910 | 342 |
1921 | 341 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 335 |
1950 | 252 |
1961 | 327 |
1970 | 300 |
1980 | 315 |
1991 | 336 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 357 |
2014 | 337 |
2016 | 335 |
2017 | 336 |
2018 | 343 |
2019 | 364 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 371 |
2021 | 360 |
2022 | 379 |
2023 | 398 |
2024 | 404 |