Ulten (Ultimo) | |||
komunumo de Italio vd | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Italio | ||
Regiono | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo | ||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||
Geografia situo | 46° 33′ N, 11° 0′ O (mapo)46.54858511.004208Koordinatoj: 46° 33′ N, 11° 0′ O (mapo) | ||
Alto super marnivelo | 1 190 m | ||
Areo | 208 km² | ||
Loĝantaro | 2880 (2023) | ||
Loĝdenso | 14 loĝantoj/km² | ||
Najbaraj komunumoj | Bresimo (TN), Kastelbell-Tschars, Latsch, Laurein, Martell, Naturns, Proveis, Rabbi (TN), Rumo (TN) kaj St. Pankraz | ||
Patrono | Sankta Gertruda | ||
Nomo de loĝantoj | Ultner (germane) | ||
Poŝtkodo | 39016 | ||
Imposta kodo | L490 | ||
Kodo laŭ ISTAT | 021104 | ||
Telefona prefikso | 0473 | ||
Estro | |||
Retpaĝo | gemeinde.ulten.bz.it | ||
| |||
Ulten (germane Ulten, itale Ultimo kun akcento sur la unua silabo) estas komunumo en norda Italio. Ĝi troveblas en samnoma montvalo nomata Ulten-valo de 40 kilometroj da larĝeco en la okcidenta parto de la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 880 loĝantoj sur areo de 208,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Bresimo (TN), Kastelbell-Tschars, Latsch, Laurein, Martell, Naturns, Proveis, Rabbi (TN), Rumo (TN) kaj St. Pankraz.
La Ulten-valo estas tiu de la rivero Falschauer, dekstra alfluanto de la Adiĝo. Ĝia orientiĝo estas de sudokcidento al nordoriento. La valo estas paralela al la pli norda Vinschgau. la Venosta Valo, situas sude de Merano kaj finiĝas en la komunumo Lana. Montpaseja strato konduktanta sude kunligas la valon kun Proveis kaj la Non-valo en Trentino.
La ĉefaj vilaĝoj de la komunumo estas:
La komunumo Ulten kovras la plej grandan parton de la Ulten-valo. La malalta parto de la valo troviĝas en la komunumo St. Pankraz. La loĝantoj de komunumo estas ĉefe germanlingvaj (vidu sube). La plej okcidenta, plej alta parto de la valo estas parto de la naturparko Nacia Parko Stelvio.
Laŭ la censo de 2011, la plejmulto de la loĝantoj (99,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 0,5% parolas denaske la italan.