Universitato Malaja | ||
---|---|---|
universitato eldonejo de malfermita aliro ![]() | ||
moto | Ilmu Puncha Kemajuan Scio estas la Fonto de Progreso | |
Informoj | ||
fondodato | 1934 | |
Situo | ||
Geografia situo | 3° 7′ 15″ N, 101° 39′ 23″ O (mapo)3.1208333333333101.65638888889Koordinatoj: 3° 7′ 15″ N, 101° 39′ 23″ O (mapo) | |
lando | Malajzio | |
urbo | Kuala-Lumpuro | |
poŝtkodo | 50603 | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
vd | ||
filioj | ||
| ||
| ||
| ||
La Universitato de Malajo (malaje Universiti Malaya; angle University of Malaya, akronime UM) estas publika esplora universitato situanta en Kuala-Lumpuro, Malajzio. Ĝi estas la plej malnova malajzia akademia institucio kaj unu el la plej prestiĝaj en la lando [1][2].
La universitato estas membro de multaj akademiaj organizoj inkluzive de la Universitata Reto de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj, la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo kaj la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj.
Nuntempe la Universitato de Malajo estas dividita en dek tri fakultatojn, du lernejojn, kvin institutojn kaj ses akademiajn centrojn. La Universitato de Malajo ankaŭ havas sian propran radiostacion, "Umalaya Radio" kiu funkciigas sub la aŭspicioj de la studentaj unio.
La universitato estis establita kiel unio de du institucioj: Kolegio de Medicino nomita laŭ Eduardo la 7-a (establita en 1905 en Singapuro), kaj Raffles College (establita en 1929). La kolegio de Medicino estis establita por trejni kuracistojn en la regiono en gamo da kampoj, dum kolegio Raffles traktis plurajn sciencajn kampojn.
La unuiĝo mem okazis en oktobro 1949 post jaroj da penso kaj planado [3][4][5][6]. La celoj de la universitato estis antaŭenigi socie ĉiujn diversspecajn populaciojn en Malajzio. Komence, la universitato funkciis en du aŭtonomiaj sekcioj - unu en Singapuro kaj la aliaj en Kuala-Lumpuro. En 1960 la malajzia registaro decidis dividi la du sekciojn en apartajn universitatojn. La dividado en Singapuro poste iĝis la Nacia Universitato de Singapuro. La Sendependa Universitato de Malajo estis establita la 1an de januaro 1962 [7][8]. En 2012, al la Universitato de Malajo estis koncedita aŭtonomio de la Ministerio de Alteduko [9].
La Universitato de Malajo kunlaboras kun dekduoj da akademiaj institucioj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de: Aŭstralia Nacia Universitato, Universitato Yale, Universitato de Glasgovo, Ecole Polytechnic, King's College London, Universitato de Kioto kaj KU Leuven.