Universitato de Szczecin (US) (pole: Uniwersytet Szczeciński, latine: Universitas Stetinensis) estas unu el la tri ŝtataj universitatoj kiu havas sidejon en Szczecin, la ĉefurbo de Okcidentpomeria Provinco en Pollando. La aliaj estas la Okcidentpomeria Teknologia Universitato kaj la Pomeria Medicina Universitato. Ĝi estis fondita la 21-an de julio 1984. Ĝia rektoro estas ekde la jaro 2012 profesoro Edward Włodarczyk. En la jaro 2011 la universitato havis 22 703 studentojn.
Universitato de Szczecin estas nuntempe la plej granda altlernejo sur teritorio de Okcidentpomeria Provinco. Ĝi konsistas el 13 fakultatoj.
- fakultato pri biologio - fakultatestro: habilitdoktoro Andrzej Zawal, profesoro de US
- fakultato pri ekonomiko (sidejo en Wałcz) - fakultatestro: habilitdoktoro Waldemar Wolski, profesoro de US
- fakultato pri filologio - fakultatestro: profesorino Ewa Komorowska
- fakultato pri humana scienco - fakultatestro: habilitdoktorino Barbara Kromolicka, profesorino de US
- fakultato pri sporto kaj sano - fakultatestro: habilitdoktoro Jerzy Eider, profesoro de US
- fakultato pri matematiko kaj fiziko - fakultatestro: habilitdoktoro Piotr Krasoń, profesoro de US
- fakultati pri ekonomikaj sciencoj kaj administradoscienco - fakultatestro: profesoro Waldemar Tarczyński
- fakultato pri scienco pri Tero - fakultatestro: profesoro Ryszard Borówka
- fakultato pri juro kaj administracio - fakultatestro: profesoro Zbigniew Kuniewicz
- fakultato pri societo kaj ekonomiko (sidejo en Gorzów Wielkopolski) - fakultatestro: profesoro Jerzy Dudziński
- fakultato pri teologio - fakultatestro: pastro profesoro Henryk Wejman
- fakultato pri administradoscienco kaj ekonomiko de servoj - fakultatestro: habilitdoktoro Piotr Niedzielski, profesoro de US
Hodiaŭ rektoro de la universitato estas profesoro Edward Włodarczyk.
-
Fakultato pri filologio
-
Fakultato pri humana scienco
-
Fakultato pri matematiko kaj fiziko
-
Fakultati pri ekonomikaj sciencoj kaj administradoscienco
-
Fakultato pri scienco pri Tero
-
Fakultato pri naturscienco
-
Fakultato pri juro kaj administracio
-
Fakultato pri teologio
-
Fakultato pri administradoscienco kaj ekonomiko de servoj
- Szkoły wyższe i ich finanse w 2011 r., Główny Urząd Statystyczny, 2012
Altlernejoj en Szczecin |
---|
Publikaj altlernejoj |
|
---|
|