La Universitato de Utaho (angle University of Utah; mallongigite UofU, aŭ simple Utah) estas ŝtata universitato en Sallagurbo en Utaho (Usono).
Ĝi estis fondita la 28-an de februaro 1850 de la mormona estro Brigham Young kun la nomo University of Deseret. Du jarojn poste ĝi estis fermita pro monaj problemoj, sed remalfermiĝis en 1867 kiel komerca lernejo en la (nuna) urbocentro. En 1894 ĝi ricevis sian nunan nomon kaj en 1900 komencis instrui en la nunaj ejoj tri kilometrojn oriente de la urbocentro. La kontinueco ekde la unua fondo estas do iom neklara.
Kiel dirite la universitato, foje mallonge nomata "la U de U" aŭ simple "la U", estas nun ŝtata; mormonoj havas sian Universitaton Brigham Young, nomatan "la Y". La du institucioj verve rivalas, eĉ pli sur la kampo de sporto ol de scienco.